Oni komprenas je la ŝtata, instanca monopolo pri perforto (aŭ je perforto) tiun leĝan rajton de la ŝtataj organoj, instancoj, ke nur ili povas uzi fizikan, administran perforton por atingi, trudi la ŝtatan celon. Ĝi estas principo de la moderna ŝtato kaj validas kiel bazo por la funkciado de la jurŝtato.
La esprimon uzis unuafoje la germana sociologo Max Weber en 1919 en sia prelego Politiko kiel profesio, sed esence uzis ĝin kiel sekvon de la ŝtata suvereneco jam Jean Bodin (en verko Ses libroj pri la ŝtato (1576)) kaj pli poste Thomas Hobbes ekz. en Leviathan (1651).
Esceptoj al la ŝtata perforta monopolo estas, se iu persono estas en iu danĝero kaj ŝi/li devas tuj agi, ekz. sin aŭ alian personon defendi.